Nueva Trova Cubana

La Nueva Trova Cubana aŭ mallonge Nueva Trova estas muzika ĝenro, kiu ekestis meze de la 1960-aj jaroj en Kubo, sed nur en 1973 ĝi organiziĝis sub ĉi tiu nomo. La organizaĵo Movimiento de la Nueva Trova [Movado Nueva Trova] sin malfondis en 1986, dum kiam la muzikĝenro pluekzistas laŭ plej diversaj elformaĵoj. La nomo formiĝis el la tradicia arnomo por popolkantistoj trova (deduktita de la trobadoroj de la mezepoko) kun la aldonaĵo „nova“, estas do tradukebla kiel Novaj Kubaj Trobadoroj. Nueva Trova kombinas tradiciajn elementojn de kuba popolmuziko kun aliaj muzikaj ĝenroj kaj estas forte destinita per siajn politikaj kaj poeziaj tekstoj, kio limigas ĝian disvastiĝon precipe en la hispanlingvanaro.

Simile al nueva canción en Ĉilio, la kantverkisto-movado en Eŭropo aŭ la protestkantistoj de Usono Nueva Trova okupiĝis pri la temoj, kiujn la junularo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj sentis siajn temojn: vjetnama milito, imperiismo, malriĉeco. Ekestis tamen ankaŭ multaj kantoj, kiuj esprimis personajn spertojn kaj sentojn, inter ili tre poeziaj amkantoj.

Al la plej gravaj reprezentantoj de Nueva Trova apartenas Silvio Rodríguez, Pablo Milanés, Carlos Varela kaj Vicente Feliú.

En Porto-Riko evoluis paralele kaj parte ankaŭ en kontakto kun la kuba Nueva Trova la sama ĝenro kun kantistoj kiel Roy Brown, Andrés Jiménez, Antonio Caban Vale kaj Haciendo Punto en Otro Son.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search